'Desperado' de Carpenters: Provo traduki kantotekston en Esperanton

Karaj popmuzik-amantaj Esperantistoj,

Saluton gesinjoroj. Mi nomiĝas @bonakuragxo, kompreneble, ĝi ne estas mia reala nomo, sed uzantnomo el sociaj retejoj. Bonvolu nomi min Bonako.

Mi adoras Usonan popmuzikan duopon ‘Carpenters’ kaj amas la tamburistinon/kantistinon de la duopo, Karen Carpenter (naskiĝis en la 1950-03-02, mortis en la 1983-02-04).

Unu el miaj ŝatataj kantoj de Carpenters estas ‘Desperado’ el ilia 6-a albumo ‘Horizon’ (Horizonto). 

Mi legis kelkajn biografiojn pri la glora, sed samtempe tristega vivo de f-ino Karen Carpenter. Carpenters debutis en 1969 kaj rapide iĝis mondskale popularaj, tamen Karen mortis tragike juna je nur 32-jara aĝo, post kiam ŝi suferis pro anoreksio. Konsiderinte ŝian internan suferon, kiu kondukis ŝin al la fina detruiĝo de ŝia sano, mi sentis, ke Karen mem estis la Desperado!!

Kaj mi pensis plu, ke ni devas kanti tiun kanton al ŝi (aŭ pli precize al ŝia animo en paradizo) por konvinki ŝin malfermi sian koron kaj lasi sin esti amata de iuj!!

Kaj mi rezonis, ke ju pli da homoj kantas ĉi tiun kanton, des pli bone por mia celo; tial mi tradukis la kantotekston en Esperanton por tiuj, kiuj ŝatas kantojn de Carpenters, sed preferas ne kanti ilin en la angla por eviti subteni lingvan imperiismon kaj anstataŭe promocii la Movadon kaj lingvan diversecon! 🥳

Estus feliĉe kaj honore por mi, se vi afable donus tempon por kontroli la tradukitan kantotekston, kiu troviĝos malsupre, kaj donu komentojn pri tio al mi por plibonigi la tradukon.

Precipe mi volus peti viajn helpojn por igi la tradukon estu gramatike ĝusta, semantike adekvata kaj efektive kantebla. Se vi havos iun ajn komenton, bonvole skribu tion en la sekcio de komentoj suben.

Samideanoj! Ni kantu ĉi tiun kanton kune por Karen en diversaj lingvoj!

Sincere,
@bonakuragxo (aŭ b.v. nomi min Bonako)

Ligilo al la muzikvideo kaj la
kantotekstoj  (supre: la origina angla, sube: la tradukita Esperanto)

Desperado
Desperulo

Written by Don Henley/Glenn Frey
Tradukita fare de Bonakuragxo

Desperado, why don't you come to your senses
Desperulo, kial vi ne ekkonsciencas

You've been out ridin' fences for so long now
Vi estas ĉe bariloj jam tiom longe

Ah, you're a hard one
Malfacilulas vi

But I know that you've got your reasons
Pro viaj propraj kialoj

These things that are pleasin' you can hurt you somehow
Tio, kio plaĉas al vi, vin vundi povas


Don't you draw the queen of diamonds, boy
Ne prenu damon karoan, kara

She'll beat you if she's able
Ŝi batos vin, se ŝi povas

You know the queen of hearts is always your best bet
Damo kora estas la plej bona vet’

Now it seems to me, some fine things
Ŝajnas al mi, ke iuj belaĵoj

Have been laid upon your table
Metiĝas sur via tablo

But you only want the ones that you can’t get
Sed volas vi nur nehaveblaĵojn


Desperado
Desperulo

Ah, you ain't getting no younger
Ve, vi ne plijuniĝas

Your pain and your hunger
Via doloro kaj via malsato

They're driving you home
Pelas vin hejmen

Freedom, oh, freedom
Libereco, ho, libereco

That's just some people talking
Pri tio oni parolas

You’re a prisoner walkin’ through this world all alone
Vi estas sola prizonulo vaganta tra la mondo

Don't your feet get cold in the winter time?
Ĉu ne malvarmiĝas la piedoj vintre?

The sky won't snow and the sun won't shine
La ĉielo ne neĝos, la suno ne brilos

It's hard to tell the night time from the day
Ne distingeblas nokton de tago

You're losing all your highs and lows
Viaj altaj kaj malaltaj koroj

Ain't it funny how the feeling goes away
Perdiĝas, tio estas ridebla, ĉu ne?

Desperado, why don’t you come to your senses
Desperulo, kial vi ne ekkonsciencas

Come down from your fences and open the gate
Deiru de la bariloj, malfermu la pordon

It may be rainin', but there's a rainbow above you
Eble pluvas, sed estas ĉielarko super vi

You better let somebody love you
Vi devus lasi iun ami vin

You better let somebody love you
Vi devus lasi iun ami vin

Before it's too late
Antaŭ ol tro malfrue


いいなと思ったら応援しよう!