Modela prononco de Esperanto
Plejmulto de la esperantoparolantoj, inkluzive de mi, ne parolas en modela prononco, kvankam ja ekzistas modela prononco de Esperanto.
Tio signifas, ke interparolo en Esperanto estas renkonto kun variaj prononcmanieroj. Kiam mi unuafoje partoprenis en monda kongreso de Esperanto, mi devis plurfoje redemandi por kompreni, ke mia kunparolanto diras "maĉi gumon".
Ne nur komencantoj, sed ankaŭ veteranoj de Esperanto faras ne-modelan prononcadon sub influo de sia nacia lingvo. Tamen tio estas normala afero en la parola komunikado en Esperanto. Ni nepre devas alkutimiĝi al tio.
Sed estas grave ankaŭ koni modelan prononcadon de Esperanto. Ja ekzistas ne malmultaj esperantistoj, kiuj parolas en bela Esperanto.
Mi prezentas tri esperantistojn kun modela prononco laŭ mia juĝo. La unua estas Ivo Lapenna, kroatdevena esperantisto, la plej fama oratoro en Esperantujo kaj iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Jen specimeno el Jutubo: "Historia parolado de Ivo Lapenna en Hamburgo 1974 [https://youtu.be/IxtP33k3EM0]".
La dua estas Claude Piron, belgdevena svisa esperantisto, bone konata verkisto kaj psikologo. Specimeno el Jutubo: "Homoj kaj Esperanto - Claude Piron (1984) [https://youtu.be/LPuScZRdd64]".
La tria estas Katalin Kovats, hungardevena esperantisto, specialisto pri lingvoinstruado. Ŝi fondis la retportalon edukado.net pri instruado de Esperanto. Specimeno el Jutubo: "Ekparolu! mallonga prezento de nia projekto [https://youtu.be/XxhSOhzPUmE]".
Kompreneble oni povas trovi en la interreto aliajn esperantistojn kun modela prononco. Kiam vi trovos ilin, bonvolu sciigi al mi. Antaŭdankon!