Ĉu Esperanto vivas?
Saluton! Mi nomiĝas Vastalto. Mi estas japano kaj loĝas en okcidenta insulo de Japanujo.
Mi faris ĉi tiun konton por eksperimenti, ĉu eblas ekzistadi esperantaj tekstoj en japanlingva socia retejo. Nature estas pensi, ke esperantaj tekstoj estas sensencaj en japanlingvaj sociaj retejoj.
Sed mi trovis, ke kelkaj uzantoj de "note.com" ja havas intereson pri Esperanto. Kaj la retejnomo "note.com" mem montras, ke ĝi celas ne nur Japanujon, sed ankaŭ la tutan mondon.
Mia celo estas kolekti minimume 100 "ŝato"-jn en la venonta unu jaro. Ĉu mi sukcesos aŭ ne? Mi vidu!
Legantoj rajtas komenti en la japana lingvo. Tamen bonvolu noti, ke mi respondos ĉiam en Esperanto. :-) (日本語でもコメントどうぞ。ただし返しはエスペラントです)