Internaciaj Sciencaj Olimpiadoj kaj Politiko【eseo】
https://www3.nhk.or.jp/news/html/20220328/k10013555741000.html
Laŭ raporto de la japana publika dissendanto NHK, japanio ne sendos reprezentojn al la venonta Internacia Fizika Olimpiado. Ĝi estas evento, en kiu junaj reprezentantoj (ĉefe mezlernejanoj) de multaj diversaj landoj kaj areoj konkrusas utiligante siaj sciojn kaj spertojn pri fiziko. La venonta olimpiado okazos ret-konektite en la venonta julio kaj ties organizanto estas Belorusio.
La oficialan komunikaĵon pri tiu decido la japana komitato ankoraŭ ne aperigis, sed la supredirita novaĵa aritikolo jene raportis tiel pri la kaŭzo de la decido.
En la 28a la koncernantoj diskutis sian estontan principon, ankaŭ konsiderante kaj invadon al Ukrainio fare de Rusio kaj foreston de aliaj landoj, kaj fine ili konkludis ke ili ne sendos reprezentojn, ĉar "en la olimpiado, partoprenantoj devas konkuris egale, sed nuntempe ĝi ne estas tiel."
Ĉi tiu artikolo aperis en malplej oportuna tempopunkto. Por akiri rolon kiel reprezentanton de japanio, studentoj devas montradi siajn eksterordinaran strebadon tra la elektoprocezo inkluzive de kelkaj fojoj da eliminaj ekzamenoj. Kruelege, la decido de foresto tamen estis publikigita nur kelkajn horojn poste ekde definitiva decido de ĉi-jara reprezentantoj. (La komitato ne publikigis sian decidon eĉ per si mem!)
Ĉiukaze, la komitato ŝuldas al almenaŭ la konkursontojn detalan kaj trafan klarigon pri ĉi-foja decido. Samtempe mi treege antaŭtimas, ke la studentoj suferos ne nur pro ke ili perdis ŝancon en nekredeble malfeliĉa maniero sed ankaŭ pro politike ekstremaj opinioj.