Administraj Dividoj en Japanio
Geografie, Japanio konsistas el 5 insuloj precipe ĉefaj (Honŝuo, Hokajdo, Kiuŝuo, Ŝikokuo, Okinavo) kaj multege da aliaj apudaj insuloj.
Ĉiu parto de japanio apartenas al unu el 47 gubernioj. La vorto "gubernio" estas traduko de 都 (to, uzata nur por Tokio), 道 (dō, uzata nur por Hokajdo), 府 (fu, uzata nur por Kioto kaj Osako), kaj 県 (ken, uzata por la aliaj).
Subdividoj de la gubernio tipe estas urbo (市 ŝi), urbeto (町 maĉi aŭ ĉō) kaj vilaĝo (村 mura aŭ son) ĉefe laŭ nombro de loĝanto.
Se precize, ekzistas la distrikto (郡 gun), unuo konsistanta el unu aŭ pluraj urbetoj kaj/aŭ vilaĝoj. Sed nuntempe ĝi efektive ne havas grandan signifon.
Grandegaj 20 urboj ene havas plua subdividon nomata kvartalo (区 ku). Escepte, la gubernio Tokio havas 23 specialajn kvartalojn (特別区 tokubecuku, ofte dirata simple 区, ne distingate ol la ordinara kvartalo). Ili apartenas al neniu urbo, urbeto nek vilaĝo sed ĉiu el la specialaj kvartaloj rolas kvazaŭ unu aparta urbo kompleta.