Japana Lingvistika Olimpiado 2023

Nun kandidatu en JOL2023!

Nun venas la sezono de Lingvistika Olimpiado! Ĉi-jara Japana Lingvistika Olimpiado (JOL2023) okazos konektite en posttagmezo de la 29a de decembro (Japana Tempo), kaj la periodo de kandidatado jam komenciĝis!

En la evento, oni strebas solvi demandojn pri tute fremdaj lingvoj montrante sian analiz-kapablon lingvistikan kaj konkursas per poentoj. Grave estas ke tute ne necesas scion pri iuj specifaj lingvoj sed ja utilas nur metodoj kaj ideoj lingvistikaj. Kvankam ĉiuj demandoj kaj instrukcioj estas skribitaj en la japana, oni povas partopreni sendistinge de siaj nacianecoj, denaskaj lingvoj, aĝo aŭ nivelo de prenita eduko.

Nun kandidatu en JOL2023! Tio kostas 3000 jenojn, sed la konkurso certe estas paginde interesa! La instrukcio troviĝas en la oficiala retpaĝo de JOL-komitato (https://iolingjapan.org/). La limdato de kandidatado estas la 15a de decembro (Japana Tempo), sed nenio malhelpas vian tujan decidon!

Akiru ŝancon por internacia konkurso! 

Krome, se vi aĝas malpli ol 20 jaroj kaj ankoraŭ ne prenis altnivelan edukadon, ĉi tiu konkurso estas via unua paŝo sur vojo al unu el japaniaj reprezentantoj por Azio-Pacifika Lingvistikaj Olimpiadoj (APLO) kaj la internacia (IOL). La superaj kelkdek el rajtaj konkursantoj akiros rajton partopreni en la venonta APLO kaj japaniaj reprezentantoj por IOL estos elektitaj laŭ poentoj en APLO.

La JOL-komitato provizas materialojn kiel ekzemplajn demandojn, demandojn de pasintecaj jaroj ktp en sia oficiala retapaĝo (https://iolingjapan.org/) kaj aldone okazigos en 4a de decembro la eventon, en kiu oni povas lerni pri la olimpiadoj kaj tie donitaj demandoj kune kun eks-reprezentantoj (https://twitter.com/iolingjapan/status/1593609854702456833).

いいなと思ったら応援しよう!