Morgaŭ okazos Japana Lingvistika Olimpiado 2022.

Japana Lingvistika Olimpiado 2022

Morgaŭ, la 29-an de decembro, okazos Japana Lingvistika Olimpiado 2022 (JOL2022). Ĝi estas konkurso pri lingvistika analiz-kapablo, kiu okazas konektite per interreto.

La konkursantoj strebos solvi problemojn pri fremdaj lingvoj por montri sian kapablon analizi lingvistike. Unu el tipaj problemoj estas, ekzemple, deĉifri kaj produkti frazojn en iu endanĝerigita lingvo, nur per kelkaj ekzamplaj frazoj kaj ties tradukaĵoj. Ĉar ĉiuj datumoj bezonitaj por solvi problemojn estas donitaj sur taskfolio, tute ne necesas scion pri ekzemple specifa lingvo, sed nur metodoj kaj ideoj lingvistikaj vere utilas.

Se vi pli-malpli interesiĝas pri la problemoj, bonvolu viziti la oficialan retpaĝon de JOL. Tie troviĝas estintaj problemoj kaj ligiloj al aliaj utilaj retpaĝoj.

https://iolingjapan.org/

Similaj konkursoj ekster japanio

Similajn lingvistikajn olimpiadojn okazigas ne nur japanio, sed ankaŭ aliaj multaj landoj aŭ areoj. Tiuj konkursoj laboras kiel eliminaj ekzamenoj por Internacia Lingvistika Olimpiado (IOL).

Ankaŭ per ĉi-foja JOL, junaj konkursantoj havos ŝancon akiri rajton partopreni IOL. Konkrete la superaj kelkdek el ili povas partopreni en Azia-Pacifika Lingvistika Olimpiado (APLO) je aprilo, kaj la plej superaj ok de APLO povas en la venonta IOL, kiu venontsomere okazos en Manksinsulo.


いいなと思ったら応援しよう!