Mikronovelo: ELSONĜAĴO 1
Sin Kiro, 2020
Mi sonĝis jene: Banante min en bankuvo hejme, mi trovis la akvon malvarma. Tuj mi ekvidis multajn orfiŝojn naĝantaj en la akvo ĉirkaŭ mi. Mi ial konsentis tion, ke la akvo estu malvarma, kompreneble, por ne boligi la orfiŝojn. Je plua rigardo, aldone de la orfiŝoj naĝis ankaŭ etaj rizfiŝoj, multekoloraj karpoj kaj anĝeletaj klionoj. Mi pensis, ke estas bone ĝui belecon kaj amindecon de la akvajn vivaĵojn sen viziti publikan akvarion, sed ankaŭ ke estas malkonvene ne povi varmigi la banakvon, en kiu mi banas min, tremante pro malvarmo...
Rizfiŝo: "Oryzias latipes".
Kliono: "Clione elegantissima".
FABELLA EX SOMNIO "Sonĝo de orfiŝoj".
Verkis Sin Kiro en 2020.
Kapbildo generita de AI Neural Blender.
Negajninta konkursaĵo en Belartaj Konkursoj de UEA 2020.