Al la Redaktoro de The British Esperantist.
Kara Sinjoro,— Vere Esperanto disvastiĝadas en Japanlando! Antaŭ nur unu jaro, t.e. la 15an de Septembro, 1905, mi komencis instrui la lingvon per la poŝto, kaj havis 626 gelernantojn. Dum la somera libertempo mi komencis kursojn anglajn kaj esperan- tajn en la ĉefurbo, Tokjo. La kurso daŭris tri semajnon, kaj ĉiutage de la 8a ĝis la 11a horo mi instruis angle, kaj post tio, unu horon esperante.
Mi devas sciigi vin pri Prof. Y. Isobe, lernejestro de la "Kokumin Ei Gakkwai.” Li estas bone konata edukadisto, kaj amas progresadon. Li tre helpis min pri anoncoj en la ĵurnaloj, la dungo de ĉambrego, k.t.p., kaj ankaŭ li fariĝis tre entuziasma Esperantisto. Kiam li dissendis la anoncojn de la kurso li skribis: " Se malpli ol dudek nomoj estos ricevitaj por Esperanto, oni ne faros kurson.” Fine ni ridis, ĉar estis 197 nomoj !
La vetero estis tre varma, sed ĉiuj diligentege studadis. La finan tagpn, sep lernantoj faris paroladadojn esperante ! Kompreneble ill ne parolis tute senerare, sed oni povis bone kompreni ilin. Unu matenon mi ricevis viziton de S-ro. Mistier, franca instruisto kaj bona Esperantisto. Ni parolis nur esperante dum dek minutoj inter du lecionoj.
La 26an de Julio, la anoj de la Japana Esperantista Asocio invitis min al festeno en la oficejo de la Gakushikwai (Asocio de Alumnoj de l' Universitato). Tie D-ro. Kuroita faris paroladon bonvenan japane, kaj S-ro. Abiko kaj Prof. E. Asada esperante. Mi devas diri, ke Prof. Asada estas tre lerta Esperantisto, kaj mi pensas ke li, kaj ankaŭ Prof. Fuĵioka, de la Tokyo'a Imperia Universitato, estus tre utilaj anoj de la Internacia Lingva Komitato, se oni elektus ilin. S-ro. Asada estas profesoro en la Fremdlingva Lernejo en Tokyo.
La 13an de Aŭgusto mi faris publikan paroladon esperante kaj pri Esperanto en la oficejo de la Imperia Edukada Societo. Prof. Asada tradukis ĝin japane. Multaj homoj ceestis.
La Japana Esperantista Asoeio estas nova organizaĵo. Mi esperas, ke multaj homoj en aliaj landoj aliĝos al ĝi. Mi plezure ricevos la abonmonon de iu, kiu deziras sendi gin. Oni devas sendi unu yen po jaro, kaj oni ricevos la ĵurnalon (ĉiumonatan) de la Asocio.
Pri la lernolibro, kiun mi preparis, gi estas nun preta, kaj post cirkaŭ unu semajno mi sendos la ekzemplerojn, kiujn oni en fremdaj landoj mendis. Per la bona helpo de kvar aŭ kvin amikoj, kiuj sendis monon por helpi al mi, la prezo, anstataŭ 65 sen (aŭ 75 sen), estas 35 sen. Mi petas, ke oni sendu la monon al mi per internacia poŝtmandato. Mia nova adreso estas: 33B, Kami Takayo Cho , Kanazawa (Kaga ), Japanujo. Mi baldaŭ eldonos aliajn lernolibrojn kaj vortarojn. —Kun koraj internaciaj salutoj, fidele via,
Edw. Gauntlett.