
Ideoj de Oomoto pri manĝo
Kion kaj kiel manĝi?
Troviĝas amplekso da instruoj konkretaj por la ideo "malkonstruo kaj rekonstruo de mondoj spirita kaj materia", unu el la plej gravaj kaj esencaj temoj de la instruoj de Oomoto. Inter ili, "rekonstruo de manĝo" estas rigardata kiel baza ero de "rekonstruo de materia mondo".
Kompreneble manĝo estas fundamenta ero de homa vivo. Sen manĝo neniu vivas. Kaj almenaŭ iugrade oni povas mem decidi, kion kaj kiel manĝi.
Oferaĵoj de festo
Ni vidas ekzemplojn de ideala manĝo en oferaĵoj de festo. Ĉe komenco de festo en Oomoto, post puriga procedo celebrantoj oferas manĝaĵojn sur la altaron, por esprimi sinceran dankemon al Dio, kiu favore tiujn manĝaĵojn donacas kaj permesas al homoj ilin preni. Laŭ la rito de oomoto, ni oferas laŭvice jene:
1. rizspikoj, rizo ne senbranigita, rizo senbranigita, aliaj grenoj kaj faboj
2. sakeo aŭ alia alkoholaĵo
3. paro da moĉioj (rizkukoj)
4. marfiŝoj kaj riverfiŝoj
5. marherboj
6. mildgustaj kaj pikgustaj legomoj foliaj kaj
radikaj
7. sovaĝaj fruktoj kaj herboj el arbaro
8. legomoj fruktaj, radikaj kaj rizomaj
9. fruktoj
10. salo kaj akvo
Rizo estas rigardata plej grava kaj ĉefa
manĝaĵo. Troviĝas plejmulte vegetaloj kaj parte fiŝoj. Troviĝas ne bestoj nek birdoj kiel oferaĵoj en la rito de Oomoto, kvankam laŭ antikva ŝintoa rito oni oferas sovaĝajn bestojn kaj sovaĝajn birdojn. Troviĝas diferenco inter konceptoj pri manĝo de Oomoto kaj de antikva ŝintoismo.
Japanoj manĝis, tamen malofte, bestojn sovaĝajn sed ne brutojn ( hejmajn bestojn ).
Ŝajnas ke japanoj rigardis bruton kunlaboranto, ne manĝaĵo, krom kelkaj esceptoj.
Tamen ankaŭ ĉe Oomoto troviĝas vortoj de Onisaburo, ke estas permesite manĝi viandojn de bestoj kaj birdoj kies nomoj transformiĝas "vegetala" laŭ reguloj de vortanimisma scienco. Tiaj estas leporo, kuniklo, vulpo, niktereŭto, fazano, sovaĝanaso, koko ktp. Kaj li aldonis, ke oni ne manĝu bovaĵon nek ĉevalaĵon.
Aliflanke, estas notinde, ke ni oferas ne la kuiritan, sed la krudan; kaj ne la partan, sed la tutan.
Manĝaĵo nutras ankaŭ animon
Kompreneble manĝaĵo nutras homan korpon kaj donas gravan influon al la sanstato, tamen ne nur tio. Laŭ la instruoj, manĝaĵo nutras ankaŭ homan animon, kaj donas gravan influon al la temperamento kaj la mensostato. Precipe la vegetalo havas specialan kapablon kolekti "spiritan energion" el tero en sin mem. Tial grenoj kaj legomoj estas plej nutraj por la homa animo; viandoj malpli nutras, ĉar "spirita energio" jam estas nerekta. Ju pli freŝa kaj ju pli natura, des pli fortan spiritan energion havas manĝaĵo. Do sezona estas pli bona ol ekstersezona. Kaj proksime produktita estas pli bona ol malproksime produktita. Ideale, oni prenu produktitajn malpli ol 40 kilometrojn for. Ĉar "spirita energio" de tero, kiu influas ankaŭ homon, varias laŭ la loko, estas preferinde preni la saman "spiritan energion".
Krome manĝaĵo havas varian karakteron de "spirita energio". Ekzemple, Onisaburo diris, ke fiŝaĵoj nutras saĝon, legomoj nutras kompatemon kaj rizo nutras kuraĝon.
Eble oni povas kompreni, ke tiaj funkcioj de manĝaĵo devenas de biokemiaj ingrediencoj kiuj efikas materie. Tion ni rigardas, ke la materia konformas al la spirita, kaj la materia estas rezulto de la spirita kaŭzo. Do, se estas spirita funkcio, ankaŭ devas esti materia funkcio konforma al la spirita.
Ni rigardas ĉiujn estaĵojn kreitaj de Dio, kaj samtempe eroj de Dio. Iliaj spirito, korpo kaj energio estis donitaj de Dio, kaj samtempe eroj de Diaj spirito, korpo kaj energio. Kaj ili havas sian propran rolon kaj funkcion donitajn de Dio, kiujn ni rigardas esencoj de la vivo. Do ni antaŭ manĝo esprimas kaj rememoras respekton kaj dankon al Dio kaj la manĝaĵo mem, kiu estas ero kaj kreito de Dio. Ĉe manĝo ni zorgas elmanĝi. Estas maldece restigi manĝaĵon forĵetota; ni timas, ke ĝiaj roloj kaj funkcio senutiliĝos. Oni ne prenu pli ol sufiĉe. Ankaŭ ĉe kuirado ni elpensas eluzi, t.e. elvivigi, manĝmateriojn kun kiel eble plej malmulte da forĵetaĵoj. Onisaburo diras, ke estas rekomendinda malgranda fiŝo ol granda por manĝi, ĉar oni povas elmanĝi tuton ĉe malgranda fiŝo.
Resume
Laŭ la instruoj de Oomoto, ni povas resumi jene ideale manĝi:
1. ĉefe vegetalan (grenojn kaj legomojn),
2. fiŝojn (preferinde malgrandajn),
3. sezonan,
4. lokan,
5. tutan,
6. naturan.
Ĉio ĉi tamen estas manĝkulturo de Oomoto,
kiu devenas de manĝkulturo de Japanio. Ekzistas diversaj variaj manĝkulturoj. Ni respektas ilin precipe tradiciajn, kiuj formiĝis el la saĝoj de historio.
Aldone
Japana kuiraĵo akiris popularecon en diversaj mondpartoj, pro dieta efiko. Samkiale oni eble interesiĝas pri ideoj de Oomoto pri manĝo.
Tamen ni kredas, ke la ideoj povas doni sugestojn ankaŭ al diversaj problemoj pri manĝo kaj nutrado, krom la sano de manĝanto.
Ekzemple ni pripensas pri problemo de nutraĵprovizo. En la tuta mondo unu el sep homoj suferas pro manko de nutraĵo, kaj 30 miloj da infanoj mortas ĉiutage pro inanicio.
En progresintaj landoj, pli ol duono da grenoj nutras ne homojn, sed brutojn, kiujn oni manĝas kiel viandaĵojn. Oni diras, ke por akiri viandon necesas kelkoble da greno, laŭ kalorioj. Same por nutri grandajn fiŝojn necesas kelkoble da malgrandaj fiŝoj.
Ni emas pensi, ke manĝi estas ago privata, sed kiam ni pensas pli, ni rimarkas ke la privata ago manĝi tamen influas al aliaj homoj kaj medio.
Ni rigardas la tutan terglobon ne simpla kolektiĝo de aĵoj, sed la vivulo, kiu estas la korpo de Dio Kunitokotaĉi ( aŭ Dio Uŝitora ). Ni pensas kompreneble, ke "sano de Dio" devas esti pli respektata ol "frando de homo". Tamen ŝajnas nun: "frando de homo" minacas "sanon de Dio".
En dekstra kolumno ni citis el Diaj Revelacioj liniojn rilatajn.
( aperinta en “Oomoto” Numero 448, 2002 januaro–junio)